20 noviembre, 2008

Recepto

From: Marie-Anne jouanique <mariezou+hotmail.com>
Date: 2008/11/19
Subject: FW: Recepto

Karaj geamikoj,
kiuj vole nevole ( kontraùvole?) abonis al miaj delirajhaj (cerbum(ach)aj) retmesaghoj,
 
Hodiaù mi dankas vin chiujn, kiuj neniam malpaciencighis nek "malabonis", kaj sendas al vi recepton de "kristnaska" dolchajho.
Bonvolu legi chi sube:
 

"Chokoladtrufoj"

Chokoladfrandajho, kiu similas terfungon, nomitan "trufo".

 

Kristnasko alproksimighas, jen tute simpla recepto de « chokoladotrufoj ».
 

 Ingrediencoj :
500 gr da nigra chokolado
250 gr da butero
3 ovoflavoj
 
Fandigu mikroondforne aù kuirbane chokolad- kaj buterpecojn (aldoninte 1 aù 2 supkulerplenojn da akvo, se vi uzas mikroondfornon).
Miksu plurfoje (kuirbane konstante), ghis vi obtenas kreman, homogenan miksajhon.
Aldonu la ovoflavojn, miksu denove kaj lasu kelkajn horojn en fridujo.
Formu la « trufojn » pere de supkulero (vi povas labori rapide, terfungoj ja estas tute diversaj).
Ruligu ilin en nesukerita kakao, ili jam estas pretaj.
Konservu en fridujo.
 
Se vi shatas, vi povas aldoni rummergigitajn sekvinberojn, antaù ol la miksajho farighas malmola, evidente!

 
Kelkaj konsiloj:
vi jam konstatis, ke butero pli rapide fandighas ol chokolado, vi do povas aldoni ghin, post kiam la chokolado jam iomete fandighis.
Evidentas, ke eblas modifi la kvantojn de butero kaj chokolado (pli aù malpli da...) laù via placho.
Ju pli malgrandaj estas la chokolad- kaj buterpecoj, des pli mallongtempe vi bezonas varmigi ilin (la ingrediencoj ne devas  kuiri aù kuiregi), sekve des pli bongustas la "trufoj".
 
Bonan apetiton kaj bonajn festojn!

Amike, Marie Anne (el Francio).



--
www.espacioverde.tv
www.interesareto.info

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Apoya Ecoogler.com el buscador ecológico
biciklanto(en)gmail(punto)com, El editor de estos blogs recomienda no comprar ni alquilar animales, pero sí, encarecidamente, que se adopten DE protectoras de animales y demás asociaciones sin lucro. Pues, el comercio lo que hace es aumentar el problema de acogida de animales abandonados, maltratados ó procedentes de decomiso. www.reenviar.tk Mensajes reenviados automáticamente (salvo por problema técnico), algunos son reenviados manualmente. Avisadme de errores y denunciables. Aviso; la clasificación de los mensajes en sus respectivas carpetas ó etiquetas, en este blog, ya no se actualiza. www.reenviar.tk